PIV 2026 · Artikolo 6282

ĥano

Litero Ĥ

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. ĥanec/o
  2. ĥanej/o
  3. Ĝengis-Ĥano
  4. Ĝingis-Ĥano
ĥano HIST
1 titolo de princo aŭ reganto en meza Azio.
2 en la Mezepoko suvereno de la turkaj, tataraj kaj mongolaj triboj, kaj imperiestro de Ĉinujo: ĜingisĤano
ĥaneco rango aŭ titolo de ĥano.
ĥanejo lando regata de ĥano.
Ĝengis-Ĥano = (prefere) ĜingisĤano.
Ĝingis-Ĥano titolo de Temuĝin (1162–1227), fondinto de la Mongola Imperio.