PIV 2026 · Artikolo 6337

★ibiso

Litero I★ Fundamenta

★ ibiso
1 ZOOL vadbirdo kun longa kurba beko kaj longaj flugiloj, vivanta en varmaj landoj. membro de la familio Threskiornithidae, escepte de genro Platalea ➞ treskiornitedo.
2 KOMU sankta ibiso: ili tenas sin tre grandsinjore, precipe la ibiso Z
sankta ibiso ibiso 1 blanka kaj nigra, kun senplumaj nigraj kapo kaj kolo, rigardata de la antikvaj egiptoj kiel sankta. specio Threskiornis aethiopicus