PIV · 6353
★idili/o
★idili/o
1 ♧ Poemeto pri laŭnatura, kampara vivo, k plejofte pri naivaj amoj de paŝtistoj: la idilioj de Teokrito, Vergilio. ☞ bukoliko, eklogo, pastoralo.
2 (f) Trankvila k naiva amo: ia sennuba idilio de ŝia infaneco Z; la idilio de Paŭlo k Virginia B.
idilia. Prezentanta la ecojn de idilio: idilia romano, pejzaĝo, aventuro, vivo.