PIV 2026 · Artikolo 17374

ideologio

Litero I

ideologio
1 idearo, sistemigita aro de ideoj kaj idealoj de grupo politika, religia, socia k.s., tra kiuj la grupanoj rigardas la realon. ➞ ideologo 1.
2 FILO sistemo, kiu traktas la devenon kaj formiĝon de ideoj.
ideologia rilata al ideologio: senfrukta ideologia disputo SSz tiu Naŭa Kongreso vidis ankaŭ la unuan provon pli konkrete difini la ideologian pozicion de la UEA-anoj, nome ilian sintenon en la demando pri milito kaj paco ULi