PIV 2026 · Artikolo 6365

★ie

Litero I★ Fundamenta

★ ie en iu loko: mi iam renkontis vin ie, sed mi ne plu memoras kie la skarabo demandis, ĉu la sterkejo ne troviĝas ie proksime Z ĉu vi ne havas ponardon ie en la faldoj de via togo? LiZ la eseo troviĝas ie inter scienco, arto kaj ĵurnalismo DBl de ie la vento alportis densajn nigrajn nubojn GMi tertremo povas okazi ie ajn, iam ajn RPi
ien al iu loko; en iu direkto: ni iros ien en la montaro por ekskursi la malvivan korpon li ien trenis for Z
ie=tie tie kaj tie: ie-tie daŭre rimarkeblas solidaraj iniciatoj de junuloj JAV