PIV · 6366
★iel
★iel. Laŭ ia maniero, en iaj cirkonstancoj, ĝis ia grado: ĉu mi povas iel helpi al vi?; neniu havas la rajton iel tuŝi vian kapon Z; ĝi sentis sin iel malvigla, io mankis al ĝi Z; iel malfacile iras la afero ĉe mia diino! Z; ŝi iel sin savos! Z; iel aŭ alie ili komprenis unu la alian.
iele. Adv. kun la strikta senco «laŭ ia maniero»: iele, iome, duone malbone Z.
iele-trapele. Laŭ tio, kion proponas hazardo: vivi iele-trapele Z (de mizero al mizero).