PIV · 6375
ignor²i
ignor2i (tr) Ne voli scii; intence ne atenti; konscie preterlasi: saĝulo ignoras ofendon X; persono tre grava, kiun ignori aŭ eksciti ni ne devas Z; postuloj, kiuj tute ignoris la opinion de multaj dekmiloj da personoj Z; nia sola taktiko povas esti: tute ignori la Delegacion k lasi ĝin morti Z; la anasido naĝis sur la akvo, sed pro sia malbeleco ĝi estis ignorata de ĉiuj bestoj Z; nia movado jam ne estas ignorebla. ➞ okulo, konspiro, strute.
ignorado. Ago de ignoranto: kun plena ignorado de mia demando, li daŭrigis sian parolon.
neignorebla. Tia, ke oni ne povas ignori: neignorebla ordono, defio.