PIV 2026 · Artikolo 6414

1★ili

Litero I★ Fundamenta

1 ★ ili pronomo
1 referenco al objektoj, kreskaĵoj, lokoj, abstraktaĵoj, aroj, bestoj, homoj k.s.: kie estas la tranĉiloj? — Ili kuŝas sur la tablo FE ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo FE kie estas la knaboj? — Ili estas en la ĝardeno FE kie estas la knabinoj? — Ili ankaŭ estas en la ĝardeno FE donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki FE la infanoj ploras, ĉar ili volas manĝi FE la ĉevaloj staras selitaj, vi povas sidiĝi sur ilin kiam vi volas Z mi dezertigis iliajn stratojn tiel, ke neniu trairas ilin la stratojn MT
2 (malofte) referenco al grupo esprimita per singulara substantivo: la mono nun estas ege necesa por la tuta familio. Ĉiu kredito nun elĉerpiĝis kaj de kelkaj tagoj ili la familio manĝas senĉese stufitan grion FSz
ilia
1 de ili 1: la falintajn lignajn krucojn li metis denove sur ilian lokon Z niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo FE naciajn idiotismojn ni devas kompreneble eviti kaj ni devas peni traduki ilian sencon en maniero plej logika kaj internacia Z tiu ĉi voko povus eĉ sovaĝajn bestojn eligi el iliaj nestoj Z
2 de ili 2: la popolo demandadis la kortegestron, kia estas la stato de ilia landestro ĝia landestro Z