PIV 2026 · Artikolo 6470

impresionismo

Litero I

impresionismo
1 BELA teĥniko naskiĝinta en Francujo fine de la 19a jc, kiu konsistas en tio, ke la pentristo kaptas kaj redonas la aspekton de objektoj vidataj sub ia difinita lumo kaj je iu difinita horo. ➞ ekspresionismo.
2 BELE MUZI artmetodo, kiu celas esprimi la objektojn kiel purajn sensajn perceptojn, evitante intelektan analizadon.
3 skolo de la praktikantoj de impresionismo 1 aŭ impresionismo 2. ➞ impresionisto.