PIV 2026 · Artikolo 6598
inocibo
inocibo BOTA ombrelfungo kun ĉapelo lamenohava, ofte konusa aŭ en la formo de malgranda mamo, supraflanke laŭradie de fibreca ĝis fendeta, kaj kun bruna sporaro; tre disvastiĝinta en la malvarmaj regionoj; multaj venenaj specoj. genro Inocybe ➞ inocibaco.
inocibaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas inocibo. membro de la familio Inocybaceae (inocibacoj)