PIV · 6632
★-int/
★-int/. Suf., prezentanta la plenumanton de procezo post ties plenumiĝo (t.n. «de aktiva preterita part.»): pasinta doloro for el memoro Z; la suno ankoraŭ ne estis leviĝinta Z; la mopso estis mortinta tiun matenon k enterigita tie en la korto Z; li estis dirinta, k ĉiuj silentadis; se Volapük estus aperinta 5−6 jarojn pli frue, li (Z) certe perdus la paciencon Z; kiam vi venis, mi estis jam fininta mian laboron Z. ☞ perfekto.
-inte. Responda adv., uzebla nur, kiam la plenumanto de la procezo estas esprimata per la subjekto de la prop.: trovinte pomon, mi ĝin manĝis Z.
-into. Persono aŭ objekto, kiu finplenumis iun procezon: la parolinto (la homo, kiu finis sian paroladon); falinton ĉiu atakas Z.
-intaĵo. Io, kio fin−is: oni ne vidu ĉe vi fermentintaĵon X; Dio revokas pasintaĵon X.