PIV 2026 · Artikolo 6795

izomero

Litero I

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. izomera
  2. izomerec/o
  3. optik/a izomerec/o
  4. spac/a izomerec/o
  5. izomerism/o
izomero KEMI ĉiu el du aŭ pluraj molekuloj identaj laŭ naturo kaj kvanto de atomoj (do kun la sama resuma formulo), sed inter si diferencaj pro strukturo kaj ecoj: glukozo kaj galaktozo estas izomeroj
izomera estanta izomero.
izomereco eco de izomera molekulo.
optika izomereco izomereco pro diferenco en nur la orientiĝo de la atomoj de molekulo.
spaca izomereco izomereco pro diferenco en la spaca aranĝo de la atomoj de molekulo.
izomerismo fenomeno rezultanta el izomereco.