PIV 2020 · 6937
★ju
★ju. Partikulo uzata, kun (mal)pli, por montri la kaŭzon de paralela vario: ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta Z; ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto Z; ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas Z; ju pli peza la aveno estis, des pli profunde ĝi kliniĝis Z; ju malpli ni okupos niajn kapojn per diversaj «pliboniĝoj» k ju pli ni simple propagandos la lingvon, des pli bone estos Z; ju pli ni estas kune, ni ĝojas des pli Ŝ. ☞ des.