PIV 2026 · Artikolo 3004

★des

Litero D★ Fundamenta

★ des partikulo kun pli aŭ malpli, kaj ju ĉe paralela variado de du aferoj la afero, kies (mal)kresko estas kaŭzata de la (mal)kresko de la alia: mi des pli lin ŝatas, ju pli mi lin konas ju pli oni posedas, des pli oni avidas Z ju pli da honoro, des pli da laboro Z ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo Z ju pli rapide, des pli bone homo estas des pli feliĉa, ju malpli da bezonoj li aŭ ŝi havas ➞ ju.
1 Se forestas la alia parto de la paralela variado montrata per ju, ĝi estas aŭ alimaniere esprimita: la silentema submajstro, kiu malmulte parolis, sed des pli multe laboris Z aŭ tute ne esprimita, kaj des akceptas sencon similan al tiu de tiom: des pli bone! Z eĉ al la homoj tio ne estas permesata . Kio do fariĝus des pli al ni, se ni tion permesus al ni ! Z Abraham estis unu sola homo, kaj ricevis herede la landon; sed ni estas multo, des pli apartenas al ni la lando MT mi ne volas nun ripeti miajn vortojn, des pli, ke ĉiu el vi facile mem trovos la respondojn Z