PIV · 15707
★tiom
★tiom. Cirkonstanca morfemo:
I - signifanta:
1 (antaŭ subst-oj) «tia kvanto, nombro»: ili prenis sur sin malfacilan taskon ĝuste en tiu jaro, kiam ekzistis tiom da malhelpoj Z; tiom da stultaĵoj mi neniam aŭdis. Rim. En la komencaj tempoj Z. ne uzis da post tiom: tiom malfeliĉoj. Vd kiom.
2 (antaŭ verboj aŭ adv-oj) «en tia grado, tiel intense»: tiun persistecon ŝi tiom, tiom bezonis! Z; kiuj estas la viroj, kiuj vin tiom zorgigas? Z; malofte okazis, ke tiom multe da homoj estis savitaj de tiom malmulte; tie estis tiom multe da siringoj Z; la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofte Z; oni poste tiom pli senzorge povas ripozi Z; ĝin akceptis multaj jam tre malamike, tiom pli granda estus la malkontenteco, se Z […]; neniun mi volus tro frue ekspedi en la ĉielon, tiom pli en la inferon! Z (tiom malpli); (kun subprop., montranta la kaŭzon de tiu intensigo) lia subfosado estas tiom pli danĝera, ke ĝi estas farata sub la masko de amikeco Z; la verko estas tre utila, tiom pli ke la eldonanto volas ĝin disvastigi Z; la artikolon vi povas presi en la gazeto, tiom pli, se la artikolo estas jam kompostita. ☞ des.
tioma. Estanta en tia kvanto aŭ en tia vico.
tiomaj. Tiom multaj.
II - anoncanta komparan subprop-on, kun la samaj du nuancoj:
1 li pagis por la kokido tiom, kiom oni ne pagas eĉ por koko Z; mi povas presi la vortaron nur en tiom da ekzempleroj, kiom estas menditaj Z; mi permesas al vi preni el miaj verkoj tiom, kiom vi volos Z; kiom da kapoj, tiom da opinioj Z; neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo Z;
2 vi faras por E. nur tion k nur tiom, kion k kiom vi volas Z; lasu lin demandi tiom, kiom li deziras Z; se ili laborus sur alia kampo tiom multe, kiom ili laboras por E. Z; ĝi sciis pli ol la gardisto k preskaŭ tiom same, kiel mi Z; (kun negacio) la Deklaracio devas celi ne tiom la E-istojn, kiom niajn kontraŭulojn Z; Konfuceismo estas ne tiom religio, kiom filozofio; li estas jam sana, k ne tiom dank’ al la medikamentoj, kiom dank’ al honesteco k ordo Z.
III - anoncanta konsekvencan subprop-on, kun la samaj du nuancoj:
1 ĉu vi pensas, ke ni havas tiom da mono, ke ni mezuras ilin per buŝeloj? Z; estis tiom da personoj en la salono, ke oni ne povis sin movi; mi havas tiom multe, ke mi ne bezonas ŝpari Z;
2 mi turmentas min tiom, ke al mi preskaŭ la sango elŝprucas el sub la ungoj Z; altranĉadon mi iom scias, sed nur tiom, ke mi povus altranĉi kolumon Z.