PIV · 7024
★ĵur/i
★ĵur/i (tr)
1 Preni Dion aŭ ion sanktan kiel atestanton: tiu, kiu malvere ĵuras per mia nomo X; mi ĵuras per mi, diras la Eternulo X; antaŭ mi kliniĝos ĉiu genuo, ĵuros ĉiu lango X; mi ĵuras per mia animo! Z; ĵuri per la barbo de l’ Profeto Z, per la nomo de l’ patrino B; ĵuri grandan ĵuron Z; ĵurintaj juĝantoj Z (ĵurianoj).
2 Atestante iun aŭ ion sanktan, promesi ion: ĵuru al mi fidelecon k obeadon ĝis la morto! Z; ili ne vidos la landon, pri kiu mi ĵuris al iliaj patroj X; ĵuru pri tio ĉi sur mia glavo! Z.
3 Atestante iun aŭ ion sanktan, devontigi sin al ia ago: ĵuru do al mi per Dio, ke vi ne agos malfidele X; ni ĵuris labori, ni ĵuris batali por reunuigi l’ homaron Z.
4 Solene aserti, ke io estas vera: li ĵuras al ĉiuj k al si mem, ke li estas morte enamiĝinta Z; pri nenio oni povas ĵuri Z.
ĵuro. Atesto aŭ promeso, pri kiu oni ĵuras: ne ĵuru, nek per la ĉielo, nek per la tero, nek per ia alia ĵuro N; falsa ĵuro Z; kial do vi ne observis la ĵuron per la Eternulo? X; mi elpremos al vi el la brusto la edzecan ĵuron Z; se la sango bolas, tiam lango la ĵurojn ne avaras Z; ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto Z; nuligi ĵuron Z; rompi sian ĵuron Z; tiele vi plenumas la ŝuldiĝon de la ĵuro, kiun vi faris al mi publike? Z.
ĵura
1 Konfirmita per ĵuro: ĵura interkonsento X; ĵura promeso.
2 Promesinta per ĵuro, ke li agos juste: ĵura advokato Z, alsidanto Z (➞ ĵurio), funkciulo, policisto.
ĵurado. Ago, per kiu oni ĵuras pri io: atesti la ĵuradon de la novaj advokatoj.
ĵuradi. Ripete ĵuri: li ĵuradis per la ĉielo k la tero, ke li min amos ĝis la tombo Z.
ĵurigi. Fari, ke iu ĵuru: kiamaniere ni estos liberaj de via ĵuro, per kiu vi ĵurigis nin? X. ☞ ĵurligi.
ĵurinto
1 Persono, kiu faris solenan ĵurpromeson, ekz. en ordeno, en monaĥejo ks.
2 Ĵuriano.
forĵuri. Solene deklari, ke oni forlasas: forĵuri sian kredon.
jeĵuri Z
1 Kunĵuri.
2 Ĵurpeti.
kunĵuri. Kunligi per komuna ĵuro, ordinare por detrui ion, forigi iun: pli ol kvardek estis la tiel kunĵurintaj N.