PIV 2026 · Artikolo 7118
kaladio
kaladio BOTA florplanto, plurjara herbo, kun tubera rizomo kaj elbazaj folioj plej ofte ŝilde sagformaj; el tropika Sud-Ameriko; pluraj (kiel multaj kultivoformoj) pote kultivataj por ornamaj, diverskolore buntaj folioj. genro Caladium ➞ arumaco.