← Reen al K

PIV · 7311

kantarel/o

kantarel/o 🍁 G. (Cantharellus el kantarelacoj) de ombrelfungoj, ofte karnaj, kun stipo, kun plejofte pli-malpli funelforma ĉapelo malsupraflanke vejna, ripa aŭ eĉ kvazaŭlamena, k kun blanka sporaro; tre disvastiĝinta g. de ĉ. 70 sp-oj, pluraj manĝeblaj.
manĝinda kantarelo. Sp. de kantarelo (C. cibarius), karneca, ovoflava, kun mallonga stipo, kun branĉaj, dekuraj kvazaŭlamenoj k kun densa, blanka abrikotodora karno; manĝinda post kuirado.