← Reen al K

PIV · 7354

★kapor/o

kapor/o
🍁 G. (Capparis el kaporacoj) de arboj k arbustoj kun simplaj folioj k kun blankaj, rozaj aŭ flavetaj, unuopaj aŭ korimbe ariĝintaj floroj; ĉ. 250 sp-oj el varmaj-sekaj regionoj.
👥 Spicaĵo farita el vinagritaj florburĝonoj de la dorna kaporo.
dorna kaporo. Sp. de kaporo (C. spinosa), mediteranea falfolia tufarbusto kun petiolo ĉebaze havanta du dornojn (modifiĝintajn stipulojn), kultivata por kaporo 2.