← Reen al K

PIV · 7436

kardi/o

kardi/o Koro 1 (en kunmetaĵoj): endokardio, miokardiio, kardi(o)vaskula. perikardio.
kardiografo. Aparato, kiu registras la kormovojn.
kardiogramo. Kurblinio ricevita per kardiografo.
kardiologo. Kuracisto, specialisto de la kormalsanoj.
kardiologio. Parto de la medicino pri la kormalsanoj.
kardiopatio. Kn de ĉiuj kormalsanoj.
kardimiopatio. Ĉiu malsano de la miokardio.
kardiotomio. Kirurgia incizo de la koro.
elektrokardiografo. Ilaro, uzata por registri la variadon de la potencialo de la kormuskolo, konsistanta el duope uzataj elektrodoj, kiujn oni metas ĉe la pojnoj, ĉe la maldekstra maleolo k ĉe multaj lokoj sur la brusto, k el tre sentiva drata galvanometro.
elektrokardiografio. Studo de la koraj kurentoj en fiziologio k patologio.
endokardio (endocardium) Epitelia membrano kun unu tavolo de plataj ĉeloj, kiu tegas la internon de la koraj kavoj; ĝin sekvas la endotelio de la vaskuloj.
miokardio (myocardium) Muskola tuto de la koro. Rim. Evitenda estas la uzo de kardio anst. kardjo.