PIV 2026 · Artikolo 7604
kateĥizi
Derivaĵoj en la artikolo 4
kateĥizi tr KRIS instrui iun pri la ĉefaj punktoj de la kristana religio: Ulfilas kateĥizis la gotojn la vorton «kateĥizi» mi trovas tute bona, ĉar ĝi estas internacia; el tiu vorto ni povas tute bone devenigi la vortojn «kateĥizo», «kateĥizisto», «kateĥizato» Z Sin. katekizi. ➞ kateĥismo.
kateĥizado instruado de kristanismo, precipe per demandoj kaj respondoj.
kateĥizato iu, kiu estas kateĥizata: la kapon de la juna kateĥizato fulmrapide trakuris la penso, ke tiu ĉi kruco sendas al li la lumon, kun kiu li povas retrovi Ligian LiZ