← Reen al K

PIV · 7689

kelidoni/o

kelidoni/o 🍁 G. (Chelidonium el papavacoj) de nur unu sp. (C. majus), plurjara herbo kun akra latekso flava aŭ oranĝa, kun plume dividaj folioj, kun malgrandaj, flavaj floroj en umbelforma cumo k kun longaj, liniformaj kapsuloj; hejma en Eŭropo k Azio, enkondukita en la tutan mondon, medicine uzata. Sin. verukherbo.