PIV · 7731
★ki/o
★ki/o
1 Pron., uzata por demandi pri afero, konkreta aŭ abstrakta: kio brulas? Z; kio okazis?; kio estis liaj lastaj vortoj? Z; kion vi deziras? Z; pri kio estas la demando?; kio vin mordis?. Rim. 1 Kiam uzata pri homo, ĝi aludas la socian rolon, profesion ks: li ne estas rajtigita persono! – kio do li estas? Z; kio estas Aaron, ke vi murmuras kontraŭ li? X.
2 Pron., enkondukanta dependan demandon: neniu scias, kio morgaŭ lin trafos Z; li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi, tute sola Z; rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino Z; mi klarigis al vi, kio devas esti la celado de niaj kongresoj Z.
3 Ekkria pron. kun analoga signifo: kio! Senhonte aŭskulti! Z; ho Dio! kion vi faras! Z; kio! ekkriis la sinjorino Z.
4 Rilativa pron., uzata kiam ĝia reprezentato estas: a) io, tio, ĉio, nenio (esprimita aŭ ne): mi volas, ke tio, kion mi diris, estu obeata; sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas Z; kio mia, tio bona Z; la urbo faris ĉion, kion ili povis, por ke ni elportu la plej bonan rememoron Z; ĉio mankas, kio necesus; la laboro enhavas en si nenion, kio superus miajn fortojn Z. Rim. 2 En tiu senco oni povas sk. la antaŭaĵon tio nur kiam ĝi estas je la sama kazo kiel kio: redonu, kion vi prenis; b) antaŭa aŭ malantaŭa tuta prop.: ŝi posedis fenomenan memoron, kio ŝin kapabligis traduki sen notoj plej longan paroladon; nun li havis tempon por ekzerci la soldatojn, kio estis lia plej amata okupo B; li ridas konstante, kio estas netolerebla; la kongresaj kunsidoj okazos en unu sola domego, kio helpos al la bona aranĝo; mi iros ankaŭ sur la kampon, – k kio estas la plej malfacila laboro – mi deprenos ĉiujn stelojn, por ilin poluri Z; c) adj. uzata subst-e kun nedifina signifo: la plej bona, kion oni povas fari, estas […] Z; mi promesis ne kaŝi antaŭ vi eĉ la plej malgrandan, kion mi povas ekscii pri la sorto de via frato Z; la sola, kio mirigis ilin, estis tio, ke ili facile komprenis la lingvon Z; tio estus la plej terura, kio povus al mi okazi Z; tio estis la plej agrabla, kion oni povis al ŝi donaci Z; la sola, kion ili deziras, estas nur, ke oni lasu ilin trankvile vivi Z; la unua, kion ili aŭdis, estis […] Z; la blanka, kion ili vidis, estis nur ŝaŭmo sur la akvo Z.
5 Pron., uzata subjunkcie: kio min koncernas, mi ŝajnigos, ke mi nenion scias Z; kio tuŝas mian foreston, la malfeliĉo estis tute sur mia flanko Z.
6 (ark.) Pron., uzata por esprimi demandon, dubon ks: kin ni estas kulpaj? Z (en kio); kin vi rigardas ilin? Z (kial).
kio ajn. Konceda pron.: kio ajn estos l’ unua vidoto, ĝi estos al Dio oferota; pri kio ajn prudenta vi al ni parolos, viaj vortoj ne perdiĝos Z; la naturo konservas sian moron, kion ajn la honto dirus Z; kio ajn estos, mi kuros X.
★kia
1 Adj., uzata por demandi pri la eco, naturo, speco: kia estas via aĝo? Z; kia li estas? Ĉu li estas maljuna aŭ juna? Z; kia estas la kaŭzo, ke […] ? Z; kian respondon donis la mastrino? Z; kia supo ĝi estas? Z; kiaj estas la kondiĉoj?.
2 Ekkria adj. kun tiu sama signifo: aj, aj, aj, kia kokino! Z; kia bruo! kia amaso! Z; jen kia absurdo! Z; kia malsaĝulo mi estas! Z; kia granda homo detruiĝis! Z; kiaj nekalkuleblaj riĉaĵoj estas disverŝitaj en la granda regno de la naturo! Z.
3 Samsignifa adj., enkondukanta dependan demandon: vi scias, kia estas nia celo Z; ekrigardu, kiajn okulojn li havas, nigrajn aŭ ne Z; mi ne scias, kian komprenon vi havas pri la libereco Z; li ofte ne povas diri, kian formon ni devas uzi Z.
4 Samsignifa rilativo: oron vi povas ricevi en tia granda kvanto, kian vi povos porti Z; ŝi estis kantistino, ne tia, kiajn oni trovas en la teatroj Z; la kontrakto, kiun mi proponas, estas proksimume tia, kian mi donas malsupre Z; kia naskiĝis, tia grandiĝis Z; tiu sufikso donas al vi jam la eblon esprimi ĉian profesion, kia nur povus aperi en via cerbo Z; mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro Z; tio estis brulofero, kia estis farata ĉe la monto Sinaj X.
kia ajn. Konceda adj.: kia ajn estos la rezulto, mi persistos; kian ajn libron vi legas, legu atente Z; postulu kontentigon, kian ajn vi volas Z. Rim. 3 Vd io Rim. 2.