← Reen al K

PIV · 7780

kinon/o

kinon/o Unu- aŭ plur-cikla, kolora substanco kun du karakterizaj ketogrupoj: iuj kinonoj estas fonto de diversaj koloriloj, aliaj diverse rolas ĉe la vivuloj, i.a. en la oksido-reduktoj.
benzokinono. unucikla kinono, 1,4 diketocikloheks-2-5-adieno, C6H4O2, vaporiĝema, ofte pikodora k blaziga: benzokinonoj de la defendaj sekrecioj de iuj artropodoj; metil-p-benzokinono.
hidrokinono, hidrobenzokinono. Reduktita formo de kinono, rolanta en la ĉelaj oksido-reduktoj, fotorivelanto.