← Reen al K

PIV · 7818

★kiu

kiu
Morfemo, uzata por demandi pri la identeco de aĵo aŭ individuo: kiu lernanto tion faris?; kiun daton ni havas hodiaŭ? Z; pri kiuj libroj vi parolas?.
La sama, kun elipso de la subst.: el tiuj libroj kiun vi prenos?; la elipso estas sistemece konvencia, kiam la subst. estas «homo(j,n)»: kiu(j) el ni kapablus tion?; kiu venis?.
Morfemo, kun la ĉi-supraj signifoj, enkondukanta dependan demandon: streku, kiujn proponojn vi opinias neakcepteblaj; ĉu vi aŭdis, pri kiu komitatano li parolis?; mi ne scias, kiu frapis.
Rilativo, kies reprezentato estas subst.pron.: kiu vivos, tiu vidos Z; kun kiu vi festas, tia vi estas Z; li metis Urijan sur la lokon, pri kiu li sciis, ke tie estas la plej fortaj viroj X; ne estis domo, en kiu ne estus mortinto X; (kun sk pron.) plej bone ridas, kiu laste ridas Z.
Rilativo, determinanto de subst.: ili alvenis Irlandon, kiu lando estas tre gastama. kia.
Rim. 1 Kvankam Z. ne ĉiam obeis tiun regulon, tamen estas konsilinde uzi kiu ajn k ĝenerale ĉiujn korelativajn vortojn komenciĝantajn per k-, kiam ili estas akompanataj de la insista nedifinita vorteto ajn, nur en dependa prop., kompletiganta la sencon de alia sendependa memstara prop., k uzi en la sendependaj memsignifaj prop-oj nur la formojn komenciĝantajn per i-ĉi-: 1 kiu ajn venos, ne enlasu!; kiu ajn volas, tiu ankaŭ povas; la spertaj E-istoj skribas per stilo preskaŭ simila, al kiu ajn nacio ili apartenas Z; sur kiun ajn objekton li ĝin metis, ĉiu ricevis parolkapablon Z; kiujn ajn argumentojn vi prezentos, vi min ne konvinkos; 2 donu al mi iun ajn libron; mi povos suprengrimpi sen la helpo de iu ajn; li pli sincere funebris, ol iu ajn el la parencoj; mi ne permesos tion al iu ajn. Rim. 2 kiu povas dependi de alia frazero, ol la predikato: li estis rigardata kiel vigla maljuna sinjoro, ĉe kiu servi estas afero nur honora k profita Z.