PIV 2026 · Artikolo 7867
klemato
klemato BOTA plurjara herbo aŭ tufarbusto, plejparte grimpa per la petioloj; kun kontraŭe duopaj, simplaj aŭ kunmetaj folioj; kun floroj, kun 4–8 sepaloj blankaj aŭ okulfrape koloraj, kaj kun fruktoj (plurakenoj) globaj; preskaŭ tutmonda; multaj specioj estas orname kultivataj. genro Clematis ➞ ranunkolaco.