PIV 2020 · 7868
klematit/o
klematit/o 🍁 G. (Clematis el ranunkolacoj) de plurjaraj herboj k tufarbustoj plejparte grimpaj per la petioloj, ĉiuj kun kontraŭe duopaj, simplaj aŭ kunmetaj folioj, kun senpetalaj floroj, kies 4−8 petalecaj sepaloj estas blankaj aŭ okulfrape koloraj, k kun fruktoj (plurakenoj) globaj, kies akenoj unuope portas daŭran, plumecan ariston (maturiĝintan stiluson); subkosmopolita g. de ĉ. 295 sp-oj, multaj pororname kultivataj.