PIV 2026 · Artikolo 793
1angeliko
1 angeliko BOTA plurjara alta herbo, kies senhara fortika kava tigo portas plume kunmetajn foliojn kun larĝaj kaj dentaj folieroj; el la norda hemisfero kaj eble Nov-Zelando; ĉe pluraj specioj la tigo kaj petiolo estas sukerriĉaj kaj la radiko kaj frukto enhavas esencon, uzatan kiel parfumo aŭ por aromigi likvoron. genro Angelica ➞ apiaco.
ĝardenangeliko angeliko, el norda Eŭropo, ofte kultivata, antaŭe kiel legomo, nun precipe por konfitado kaj aromigo. specio Angelica archangelica