PIV 2026 · Artikolo 7964
1kobeo
1 kobeo BOTA grimpa tufarbusto, kun plume kunmetaj folioj, kun grandaj, ofte purpuraj, kloŝformaj floroj, karakterizataj de folieca kaliko; el tropika Ameriko; invada en iuj lokoj. genro Cobaea ➞ polemoniaco.
grimpa kobeo speco de kobeo, kies floroj estas unue verdaj, poste violbluaj; indiĝena en Meksiko; orname kultivata i.a. en mezvarmaj landoj. specio Cobaea scandens