PIV · 8004
koka/o
koka/o 🍁 Sp. de eritroksilo (Erythroxylum coca), daŭrafolia tufarbusto kun mallarĝe elipsaj, molaj folioj k kun tute malgrandaj, flavetaj, ne okulfrapaj floroj; hejma en E Andoj, kultivata en S Ameriko por folioj enhavantaj kokainon, uzataj de la indiĝenoj kiel tonika maĉaĵo.
kokaino Ⓚ Alkaloido, C17H21O4N, ekstraktata el la kokaaj folioj, loka anestezanto k stimulanto de la nerva sistemo.
kokainismo ⚕ Toksiĝo per kokaino.
kokainizo. Terapia uzo de klorhidrato de kokaino, ordinare per injekto, por anestezi.
kokainomanio. Malsaneca bezono de kokaino.