PIV 2026 · Artikolo 4041
eritroksilo
eritroksilo BOTA ligneca planto kun ŝosoj laŭaspekte ofte skvamaj kaj kun simplaj stipulohavaj folioj; tropika, precipe sud-amerika. genro Erythroxylum ➞ kokao.
eritroksilacokreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas eritroksilo. membro de la familio Erythroxylaceae (eritroksilacoj)