PIV 2026 · Artikolo 4042

eritronio

Litero E

eritronio BOTA herbo, kun tunika bulbo, kun du elbazaj folioj kaj kun senfoliaj tigoj, portantaj pli-malpli pendantajn florojn po unu aŭ malmultaj; nordhemisfera, precipe amerika; kelkaj specioj estas orname kultivataj. genro Erythronium ➞ liliaco.
hundodenta eritronio eritronio kun floroj blankaj, ruĝetaj aŭ lilaj, la petaloj tre kurbaj; kun folioj ovalaj aŭ lancoformaj, kun brunaj makuloj; kun bulbo en la formo de hunda dento; el Eŭropo kaj Azio. Erythronium dens-canis Sin. hundodento 2.