← Reen al K

PIV · 8014

kokleari/o

kokleari/o 🍁 G. (Cochlearia el brasikacoj) de herboj, plejparte dujaraj, kun globa aŭ elipsoida silikvo; ĉ. 25 sp-oj el la N hemisfero.
oficina kokleario, skorbutkokleario 🍁 Sp. de kokleario (C. officinalis) el Eŭropo, malalta, dujara, saleja herbo kun dikaj folioj; la junaj ŝosoj k folioj, riĉaj je vitamino C k tial efikaj kontraŭ skorbuto, estas uzataj kiel kreso k por ekstrakti farmaciaĵojn. kreno.