PIV 2026 · Artikolo 20869
koĥleario
koĥleario BOTA herbo, plejparte dujara, kun globa aŭ elipsoida silikvo; el la norda hemisfero. genro Cochlearia ➞ brasikaco.
oficina koĥleario, skorbutkoĥleario BOTA speco de koĥleario, el Eŭropo, malalta dujara saleja herbo kun dikaj folioj; la junaj ŝosoj kaj folioj, riĉaj je vitamino C kaj tial efikaj kontraŭ skorbuto, estas uzataj kiel kreso kaj por ekstrakti farmaciaĵojn. specio Cochlearia officinalis ➞ kreno.