PIV 2026 · Artikolo 8125

kombineo

Litero K

kombineo TEKS
1 unupeca subvestaĵo, kovranta almenaŭ la torson kaj ofte preskaŭ la tutan korpon: la norma subvestaĵo de viroj, virinoj kaj infanoj en la 19a jarcento estis la kombineo, unupeca trikita tolaĵo, kiu kovris ne nur la torson, sed ankaŭ la brakojn ĝispojne kaj la gambojn ĝismaleole
2 unupeca vestaĵo por bebo, kovranta preskaŭ la tutan korpon.
3 speciala supertuto de aviadisto, ranhomo, kosmonaŭto k.a.: ŝarkoj konfuzas surfanton aŭ plonĝanton en kaŭĉuka kombineo kun foko aŭ otario MEc