← Reen al K

PIV · 8213

koncip/i

koncip/i (tr) Formi en si post fekundiĝo la ĝermon de vivanta estaĵo: li envenis al ŝi k tuj ŝi koncipis de li heredonton; laŭ la katolika dogmo la Dipatrino estis koncipita senpeka. gravediĝi.
koncipado. La ago de koncipanta virino.
koncipiĝo, koncipiteco. La stato de iu, kiu iĝis koncipinta.
antikoncipa, kontraŭkoncipa. Malhelpanta gravediĝon. preventi.