PIV · 8340
★konstat/i
★konstat/i (tr) Rimarki, rigardi ion, kies faktecon, realecon oni post esplorado asertas: la kuracisto povis nur konstati la morton B; konstati ies foreston; konstati la identecon de la kriminto; ni konstatas, ke vi rifuzas respondi; la protokolo konstatis, ke […]; estas konstatite, ke […]; facile konstatebla fakto. ☞ konfirmi, kontroli, pruvi.
konstato. Ago de tiu, kiu konstatas: fari konstaton pri la stato de la meblaro en la luĉambro.