PIV 2020 · 8483
koril/o
koril/o 🍁 G. (Corylus el betulacoj) de monoikaj plantoj – arbustoj, pli malofte arboj – kun larĝe ovalaj, pintapeksaj, segildentaj folioj raspe malglataj, k kun multaj, unu- aŭ kelk-opaj akenecaj fruktoj; la frukto (nukulo nomata avelo), enhavas unu manĝeblan semon k estas ĉirkaŭita aŭ eĉ enfermita de folieca involukro el tri kuniĝintaj brakteoj; ĉ. 15 sp-oj, N-hemisferaj, kelkaj kultivataj por la produktado de aveloj. ☞ avelujo. Precipaj sp-oj:
Amerika korilo (C. americana), trunkarbusto el NE Ameriko;
avelkorilo (C. avellana), arbusto el Eŭropo k Azio, kun ne grandaj sed bongustaj aveloj;
Ĉinia korilo (C. chinensis), alta arbo el Ĉinio;
maksimuma korilo (C. maxima), el S Eŭropo k SU Azio, arbusto kun tre grandaj aveloj;
Turkia korilo (C. colurna) el SE Eŭropo k SU Azio, arbo kun mezkvalitaj aveloj.