PIV 2026 · Artikolo 8523
korsaĵo
korsaĵo TEKS virina vestaĵo, aŭ parto de ĝi, kiu kovras la korpon de la ŝultroj ĝis la talio aŭ koksoj: korsaĵo de balrobo dekoltita korsaĵo HLu altkoluma korsaĵo mikskoloraj ĉapoj kaj korsaĵoj Z sinjorino Ginette surhavis korsaĵon el flava tafto, kun pintiĝanta dekolto RSc etaj korsaĵoj, kiuj lasas la ventrojn nudaj SJo ➞ bluzo, korseto.