PIV 2026 · Artikolo 8526
korseto
korseto TEKS laĉebla subvesto garnita per bartoj, kiun ĉefe virinoj kaj malofte viroj portis por subteni la bruston kaj lumbon: korseto strikte laĉita ortopedia korseto por subteni la spinon ➞ korsaĵo.
korseta rilata al korseto: korsete per korseto ekzercita virina talio Z
gainkorseto elasta senbarta korseto metata rekte sur la haŭto aŭ portata kiel supervesto.