← Reen al A

PIV · 871

★-ant/

-ant/. Suf. prezentanta la plenumanton de procezo dum ties plenumiĝo (t.n. «de aktiva prezenca participo»): lupo dormanta ŝafon ne kaptas Z; en la kandelingo sidis brulanta kandelo Z; beleta servistino estis prenanta akvon: ŝi refreŝigis Knuton per freŝa trinko Z. imperfekto.
-ante. Responda adv., uzebla nur, kiam la plenumanto de la procezo estas esprimata per la subjekto de la prop.: promenante sur la strato, mi falis Z. Rim. «La adv-an formon ni uzas nur anst. «kiam li (ŝi, ĝi, ili) antas aŭ «ĉar li… antas» (Z.)».
-anto. Persono aŭ objekto, kiu plenumas iun procezon: la parolanto; la Estanto sendis min al vi! X; 💡 aganto (substanco), dividanto (nombro), deterganto (solvaĵo), fleksanto (muskolo), rezultanto (vektoro) ks.
-antaĵo. Io, kio plenumas la koncernan agon: ŝmirantaĵo Z; se vi faros plaĉantaĵon antaŭ la okuloj de la Eternulo […] X.