PIV · 8761
kroton/o
kroton/o 🍁 G. (Croton, el eŭforbiacoj), tropika k subtropika, de ĉ. 750 sp-oj de plurjaraj, tre odoraj herboj k arbustoj, kelkaj uzataj i.a. por produktado de pigmentoj, oleoj k rezinoj, ekz. C. tiglium, el tropika Azio, kies semoj liveras ege laksigan oleon. ☞ kaskarilo.
krotonalo Ⓚ 2-butenalo.
krotonata acido Ⓚ trans-butenata acido, CH3-CH=CH-COOH, trovebla en krotona oleo.
izokrotonata acido Ⓚ cis-butenata acido.