PIV 2026 · Artikolo 8914

kuskuto

Litero K

kuskuto BOTA unujara parazita herbo, senradika kaj senfolia, kies maldikaj fadenformaj senklorofilaj tigoj sin volvas ĉirkaŭ aliaj plantoj, el kiuj ĝi sin nutras per suĉorganoj. genro Cuscuta ➞ konvolvulaco, haŭstorio.
lina kuskuto speco de kuskuto, kun blankaj aŭ flavaj floroj en globaj infloreskoj; parazita al lino; indiĝena en Irano ĝis centra Azio, sed disvastiĝis al aliaj landoj kiel invada trudherbo. specio Cuscuta epilinum
timiana kuskuto speco de kuskuto, kun ŝosoj filamentaj, senharaj, ruĝaj, kun etaj, ruĝaj, skvamaj folioj; sen radikoj; parazita al timiano, trifolio kaj multaj aliaj plantoj; indiĝena de Makaronezio ĝis nordokcidenta Ĉinujo, kaj en partoj de norda Afriko. specio Cuscuta epithymum