PIV 2026 · Artikolo 8991

★kvita

Litero K★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. kvite
  2. kvitig/i
  3. kvitiĝ/i
★ kvita
1 ŝuldinto aŭ la du partioj de ŝuldorilato kune liberigita je ŝuldo (ĉar la ŝuldo estas plene pagita aŭ alimaniere plene kompensita aŭ nuligita):post tiu ĉi pago mi estos kvita al vi li ne estos kvita per dek mil dolaroj tiu sumo ne estos sufiĉa repago bieno kvita de ĉiu hipoteko la posedanto de la bieno ne plu havas hipotekojn pri ĝi ni sekve estas kvitaj unu el ni repagis sian ŝuldon al la alia, aŭ ni ambaŭ repagis niajn respektivajn ŝuldojn unu al la alia aŭ al tria persono HBu ĉiumonate ili devas pagi po dudek eŭrojn al mi, ĝis ili estos kvitaj ĉiu el ili havas apartan ŝuldon al mi
2 (figurasence) plene liberigita je devo, neceso pardonpeti aŭ simile: li kredas per ĉi tio esti tute kvita je la postuloj de ĝentileco mi kuraĝis preni vin por ĉasisto de edziĝo, vi kuraĝis ĵeti en mian vizaĝon, ke mi estas senkora koketulino . Ĉu ni nun estas kvitaj? du malbonaj agoj kompensis unu la alian FK ĉu mi tedis al la partio kaj tiel plu? Povas okazi. Sed pli multe la partio tedis al mi! Jen prenu vian partibileton! Ni estas kvitaj! VVa
kvite
1 en kvita maniero: inter ni kvite, — reston al Dio ni lasu! G
2 sen ŝuldoj aŭ devoj: mi ĝin jam finis, ŝiris, kun traktatoj kvite G
kvitigi fari iun kvita: tiu lasta pago kvitigas vin kontraŭ mi
kvitiĝi fini sen ŝuldo la kalkulojn kun iu: mi kvitiĝos kun vi la venontan monaton donu al mi prunte! Mi tuj kvitiĝos kun la mastro de la restoracio Z (figurasence) kvitiĝas servo per reservo Z