PIV 2026 · Artikolo 9036
lagopo
Derivaĵoj en la artikolo 3
lagopo ZOOL mezgranda birdo kun plumkovritaj piedfingroj; manĝebla; ĝi vivas tre norde. genro Lagopus nun kuras blanke la lagopo sur la monto FSz ➞ fazanedo.
alpa lagopo speco de lagopo, ĉefe griza supre kaj blanka sube, sed tute blanka vintre. specio Lagopus muta
ordinara lagopo speco de lagopo, ĉefe bruna punkteca en somero, sed preskaŭ tute blanka en la vitro; ĝi vivas en Skandinavio kaj Rusujo kaj Alasko. subspecio Lagopus lagopus lagopus