← Reen al L

PIV · 9054

lakon/o

lakon/o Ano de gento, kiu loĝis en Lakonio.
lakona
Rilata al lakonoj aŭ Lakonio.
(pro eco, atribuita al lakonoj) Konciza: verŝajne ĉi tiujn lakonajn demandojn li faris al si mem Z; li respondadis lakone.
lakoneco. Koncizeco.
lakonismo. Eco de stilo, kiu serĉas la frapantecon per koncizaj formuloj.
Lakonio, Lakonujo. SE parto de Peloponezo (22°30′E, 37°N).  Lacedemono.