PIV 2026 · Artikolo 9248
lemno
lemno BOTA tre malgranda flosanta planto, kies foliojn kaj tigojn anstataŭas folisimila organo, kiu malsupraflanke portas radikojn kaj ĉerande unuseksajn florojn; la planto reproduktiĝas precipe per proliferado, kaj iuj specioj kreskantaj socie povas kovri lagetojn kiel densa verdaĵo; tutmonda. genro Lemna nikso kun junko ĉirkaŭ la haroj kaj lemno en la barbo Z ➞ arumaco.