PIV · 9354
liĉi/o
liĉi/o
1 🍁 G. (Litchi el sapindacoj) de nur unu sp. (L. chinensis) k 3 subsp-oj de poligamiaj arboj k arbetoj hejmaj de Ĉinio ĝis U Malajzio, kun manĝeblaj fruktoj; la frukto maturstadie havas karakterizan ledecan, verukecan ŝelon, ruĝan aŭ brunan, k entenas unu malmolan semon, ĉirkaŭitan de blanka, sukplena, dolĉa aŭ acideta karno (arilo).
2 👥 Ĉinia liĉio k precipe ties frukto.
Ĉinia liĉio. Subsp. de liĉio (L. chinensis subsp. c.), el Ĉinio, multe kultivata en la orientaj tropikaj landoj por fruktoj manĝataj freŝaj aŭ konservitaj.
liĉiujo, liĉiarbo = liĉio 1, pli speciale la Ĉinia liĉio.