PIV 2020 · 9382
likopodi/o
likopodi/o Z 🍁
1 (ss) G. (Lycopodium) de likopodiacoj kun sporujoj apekse de staraj ŝosoj; ĉ. 40 sp-oj el la mezvarmaj k tropikaj regionoj.
2 (vs) Likopodiacoj.
likopodiacoj. Fam. (Lycopodiaceae) kosmopolita de plurjaraj, daŭrafoliaj, herbecaj pteridofitoj kun dikotomaj tigoj dense portantaj skvam- aŭ pinglo-formajn foliojn k kun sporujoj akselaj aŭ apekse de staraj ŝosoj; ĉ. 380 sp-oj el 4 g-oj; la sporpolvo (likopodia pulvoro) estas farmacie uzata.
likopodiopsidoj. Klaso (Lycopsida) de pteridofitoj, kiu ampleksas i.a. likopodiacojn, selaginelacojn k sigilariacojn; mll: likopsidoj.