← Reen al A

PIV · 939

antrop/o

antrop/o 💡 Homo.
antropoidoj Subordo (Anthropoidea, sin. Simii) de evoluintaj primatoj kun 32−36 dentoj, platungaj fingroj k antaŭenrigardantaj okuloj, kiu ampleksas la simiojn k homenojn. Sin. simiuloj. prasimioj.
antropolog7o. Sciencisto pri antropologio.
antropologi1o. Tuto de la sciencoj pri la antropo: antropologio fizika, fiziologia, patologia, psika, socia, kultura.
antropometrio
Metodo de scienca mezurado de karakterizaj partoj de la homa korpo (longo k larĝo de la kranio, alto de la staranta individuo, desegno de la fingraj linioj k.a.).
Aplikado de tiu metodo en policaj enketoj por kapti deliktintojn.
antropomorfoj Grupo de senvostaj, homsimilaj simioj. ĉimpanzo, gorilo, orangutano.
antropocentra. Havanta la homon kiel centron de intereso aŭ studo: la antropocentra teorio longatempe regis en astronomio.
praantropo 💀 Grupo de homaj prauloj (Praeanthropus africanus), kiuj vivis en Afriko de -4 ĝis -3 milionoj j.